Via biografio

Kara amiko Skorupski,

Post konatiĝo kun vi en Florenco, mi devas sendi al vi demandon, kiun
mi ne povis starigi al vi pli frue, ĉar simple mi ne sciis kiel
kontakti kun vi. Vi vidis vian biografion en "Ordeno de Verda Plumo".
Ĝi estas relative mallonga. Mi ŝatus havi pli detalan biografion kaj
eble pli bonan foton por eventuala iam presota dua eldono de la libro.
Ĉu vi povus okupiĝi pri tiu temo? La afero ne estas urĝa, sed tamen,
se mi ne petas vin fari tion tuj post kiam la ideo estas en mia kapo,
mi verŝajne faros neniam.
Kun salutoj kaj bondeziroj,

Josip Pleadin
31.08.2006


Mia biografio

Kara amiko Pleadin,

Respondo al via peto kaj demando gvidis min al klopodoj, ĉar mi neniam skribis mian biografion en la formo, pri kiu vi interesiĝas. Mia biografio estas tiel riĉega je diversaj kazoj, ke certe estus maltaŭga por via interesa libro. Pro tio mi provos mencii nur pri kazoj, kiuj por mi estas la plej gravaj ne nur en mia vivo, sed ankaŭ pro iliaj eblecoj ekinteresigi legantojn.

La unua kazo ekestis sen mia konscio. Mi naskiĝis la 18an de julio 1938 en abelejo de mia avo en Łoszniów en Podolio kaj tuj post mia apero sur tiu bela mondo pikis min abelo, sed mi tiun danĝeron travivis, farante poste multajn atestojn pri mia vivo, la plej longe en Varsovio, en Berlino, en Zuriko, ankaŭ en multaj aliaj grandaj urboj kaj etaj vilaĝoj, ekzemple en Księżyce, kie paske 1956 mi skribis, aŭ pli vere mi desegnis, mian unuan poemon kaj dissendis kopiojn de ĝi al diversaj redakcioj, kiuj iam anoncis konkursojn por junaj poetoj kaj en unu konkurso mi venkis, kaj la poemo “Silento” estis multfoje presita. Mi portis la gazetojn en la poŝoj de miaj jakoj tiel, por ke mia nomo estu sufiĉe videbla. Post tridek jaroj mi renkontis en Berlino l' ĉefon de l' koncerna konkurskomisiono - li diris, ke tiama verdikto estis miskompreno, sed pri laste legita mia libro li bone klaĉis.

Ĉe la fino de mia 15-jara instruista staĝo, en la jaro 1972 mi aranĝis velboatan vojaĝon tra Danubo kun ok dudekjaraĝuloj, propagantan ekologion kaj tiam unuafoje sur miaj kartoj aperis, inter aliaj lingvoj, esperanta (ne de mi tradukita) frazo: “Protekto super la natura medio de l’ homo estas urĝe bezona”. Tiu navigado, tiam mi ne sciis sed nun mi scias, estis la unua sur la mondo velnaviga subteno de ekologio. Post ses jaroj (1978) faris tion Greenpeace per la velboato “Rainbow Warrior 1”. Nia danuba duboata vojaĝo estis dokumentita de sciencisto Jerzy Szkutnicki fotografie kaj poste ekspoziciita en Hungara Kultur-Instituto en Varsovio okaze de ĝia malfermo en la nova domo. Tiu agado en la iama politiksistemo en multaj landoj estis malpermesita, pro tio mi taksas ĝin valorutile. Ekestis multaj priskriboj pri tiu ĉi pionira ekologia entrepreno de mi kaj de aliaj aŭtoroj.

Antaŭ la tempa turnopunkto 1989 mi loĝis en Berlino, aktivante arte kun miaj berlinaj amikoj kaj poste mi faris intervjuojn kun la plej gravaj personecoj en Pollando, kaj ekestis ”La pola purgatorio” - la unua libro sur la mondo pri okazintaĵoj 1989, tradukita parte al 14 lingvoj kaj elsendita de diversaj radiaj stacioj (la esperantan tradukon nur je Andrzej Szczypiorski faris kaj eldonis Tomasz Chmielik).

La 13an de majo 2006, okaze de 50-a jariĝo de mia verkista laboro, mi faris la lastan poezian koncerton kun miaj poemoj kaj kanzonoj en POLA MUZEO pri KULTURO kaj HISTORIO en Rapperswil, en Svislando. Akompanis min fortepiane Witold Czajkowski, kiel iam en Berlino, germane legis aktoro Helmut Vogel, kiel iam en Berlino Hermann Ebeling. Dum mia vivo mi okupiĝis paralele pri skribado, muziko kaj bildoj, kaj tion dum tiu ĉi spektaklo mi montris. Fine de la jaro 2006 fermiĝas mia 12-jaraĝa SONETADO, pripensita vertikale kaj horizontale po 12 fakoj dulingve. Entute enhavas 8784 sonetojn en 144 volumoj, parte jam libre eldonitaj, sed en venonteco eldonota nur en la interreta formo – skribe, sone kaj bilde, por esperantistoj trovebla sub la adreso: www.skorupski.com/esperanto.php . Per tiu ĉi verko mi finas mian literaturan agadon kaj je demandoj pri mia verkado mi respondas, ke mi skribis nur unu libron, kiu havas titolon SONETADO. Kiel mi antaŭe menciis, mia biografio troviĝas parte en miaj libroj, sed bonvolu ne pensi, ke ĝuste SONETADO estas tiu biografio, eĉ se ĝi aspektas taglibre. Se mi skribas “mi”, tio ne signifas, ke vere estas mi, ĉar mi ne povas esti samtempe katoliko, ateisto, moslemo kaj judo, mi ankaŭ ne povas esti samtempe serioza normala homo kaj diboĉulo. Mi, skribante “mi”, prenas respondecon pri ĉio, kio sur l' mondo okazas, bone kaj malbone. La plej akuratan frazon pri SONETADO diris dum premiero de mia libro AKURAT, la 27an de oktobro 2000 en Varsovio, la prezidanto de Asocio de Polaj Literatoroj, Piotr Kuncewicz : “Ekestas specifa kroniko de la mondo fare de Skorupski, laŭ lia fasono; li gvidas nek politikan kronikon, nek iun alian, li gvidas kronikon de sia propra personeco”. Laŭ mia scio, mi estas verŝajne la sola nacilingva pola verkisto skribanta regule ankaŭ esperante.

Ĉeokaze oni povas mencii, ke mi skribas ankaŭ sonetoidojn. Sonetoido estas formo literatura devena de soneto, aperanta en tradukoj de sonetoj al aliaj lingvoj, gardanta enhavojn de tradukitaj sonetoj kaj konstruon (4433), sed sen rimoj, ĝi povas esti ankaŭ aŭtonoma poemo, kiel soneto sen rimoj. Unue ekestis la germana nocio DAS SONETTOID (ne der Sonettoid).  Koncernaj vortoj en la pola - sonetoid, kaj en aliaj lingvoj laŭ la vorto SONETO en tiuj lingvoj kun sufikso ID.

Mi supozas, ke mi plenumis vian peton per miaj (laŭ mi) la plej gravaj eventoj de mia vivo. Tute intimajn kaj privatajn aferojn mi forlasis, ĉar pri ili mi povus skribi kelkajn dikajn librojn (ekzemplo: "Polaj eventoj" kun la hodiaŭa dato ligitaj ktp.). Per la indekso de miaj eldonaĵoj ekestus ankaŭ pluraj paĝoj kaj mi tion volas eviti, ĉar mi skribis nur SONETADO-n. Se temas pri foto, vi povas elekti ĝin inter kelkaj sur miaj paĝoj.

Mi bondeziras vin tre kore



Zuriko, la 31an de aŭgusto 2006