Soneto laŭ vortoj de Goethe

estus bone se ĉiutage
oni ne nur muzikon aŭdos
sed ankaŭ mem ludos aŭ kantos
almenaŭ zume aŭ eĉ blage

oni devus poemon legi
kaj prijuĝi ĝian enhavon
krome tio artistan kavon
ĝuste kompreni ne nur negi

rigardi elstaran pentraĵon
sciante ion pri pentristo
survoje ĝui vidindaĵon

aŭdi kelkajn prudentajn frazojn
mem aldoni sed sen insisto
eltrovante ĝustajn okazojn


Zuriko, la 1-an de junio 2010







» Sonetciklo tempe frivola