|
|
Arthur Baur estas aŭtoro de la esperante
skribita libro „La fenomeno Svislando“,
eldonita en 1979 kaj ĉiam aktuala, pri kio
atestas la pola traduko de Wojciech Usakiewicz,
eĉ se tiu pola eldono ankoraŭ restas vana, ĉar
polaj politikistoj preferas imitadi la usonan
korupte malhumanecan sistemon ol studi tute
simplan demokration svisan, tamen jam la
ebleco akiri ion valoran pere de Esperanto
estas provoko por fari tion en aliaj lingvoj kaj
kun aliaj esperantaj verkaĵoj, ĉar nur tiel oni
povas montri la uzeblecon de la lingvo, do,
anstataŭ infanecaj ludoj oni devas nepre
skribi la praktike uzeblajn tekstojn kaj poste
traduki ilin al aliaj lingvoj, konvinkante
tiamaniere memrojn de la internaciaj asocioj
kaj oficistojn de la mondaj, la kontinentaj kaj
la landaj institucioj, ke Esperanto ekzistas,
portante ne nur la ideojn, sed ankaŭ facilan
ĉiutagan interkompreniĝon, alie, oni bezonas
malfermi fenestrojn, donante lingvan nutraĵon
al detimigita hombirdaro, kiu flugas tre ofte
sencele, senespere, ankaŭ eĉ danĝere; pro
tio ni admiru sinjoron Arthur Baur, ĉar li elpensis
ION, skribitan nepre majuskle, ION valoran.
|