Soneto je Tago de Libro

tra nebulo trairas suno
lumigante printempan teron
vulkanigitan atmosferon
purigos eble ĝis aŭtuno

mi skribis sonetojn survoje
pli ol tridek dum tuta tago
pri ĉio sur Zurika Lago
kaj pri nenio paranoje

obskure dum Tago de Libro
purgatoriiĝis kaoso
en politika ekvilibro

iom al "Dia komedio"
de Dante similas etoso
en Pollando post tragedio


Zuriko, la 23-an de aprilo 2010



» Sonetciklo tempe frivola