Soneto kun sonorigado

Monda Tago de Poezio
trapasis sen gravaj utiloj
laŭtaj zurikaj sonoriloj
dampis pekojn de eklezio

papo bedaŭris pri eventoj
kiuj ne aspektas nobele
sed teologoj paralele
bojis en agresivaj sentoj

oni devas esti kuraĝa
por ilin ambaŭflanke kredi
eĉ se konvinko ŝajnas saĝa

revenante al la komenco
mi devas poezion bredi
kaj tio restas mia senco


Zuriko, la 21-an de marto 2010



» Sonetciklo pri diversecoj