Soneto pri Rejno printempe

denove mi estis ĉe Rejno
birdnestoj en alia loko
por moko neniu provoko
akvo fiŝoj malplena sejno

per katolikismo sorbita
mi devis eniri preĝejon
memori gepatrajn loĝejon
kiu longe restis perdita

Rejno same kiel Vistulo
aspektas ankoraŭ sovaĝa
sur ponto troviĝas sanktulo

pro cigno sur duoninsulo
vojaĝo certe avantaĝa
finiĝis per korpa makulo


Zuriko, la 6-an de aprilo 2010


» Rejno
» Sonetciklo tempe frivola