Soneto pri velka koŝmaro
Werner kiel Anna Maria
ekdormis kaj ne plu vekiĝis
pro lia morto ne tristiĝis
sed ĝois rondo familia
maljuna homo devas morti
por nuligi flegistajn kostojn
morto ne timigas prepostojn
nur povas profiton alporti
en la lasta tago de l' jaro
ni ofenbaĥis en Bazelo
dum Werner flugis al stelaro
situacia kontraŭstaro
alproksimiĝas al fabelo
velkas ambaŭflanke koŝmaro
Jan Stanis³aw Skorupski
Bazelo, la 31-an de decembro 2009
» Sonetciklo pri diversecoj