Soneto - Isserlis Mustonen

se en Teatro La Fenice
okazas iu ajn koncerto
estas certe ke venas lerto
kaj muziko aspektas riĉe

komponisto Olli Mustonen
sian tre grandan verkon montris
Steven Isserlis ĝin transportis
al muzike perfekta omen'

Isserlis - violonĉelisto
scipovas ludi virtuoze
same Mustonen - pianisto

ambaŭ tre bone sin komprenas
ĉio sonas apoteoze
ili al pinto apartenas


Venecio, la 7-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj