|
Soneto abeleje naska momente de mia naskiĝo pikis mian frunton abelo verŝajne kun perversa celo por mia venonta vertiĝo mia avo diris aŭgure "se travivos - restos poeto" mi dankas kara abeleto via piko fruktis future nun post sepdek ses jaroj tokso abela ankoraŭ funkcias kiel longe? ho! mi ne scias verŝajne estas paradokso denaske jam kun poezio pro abelpika fantazio Zuriko, la 18-an de julio 2014 » Geburtstag Naskotago Urodziny » Aventurismo |
|
©2014 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |