Soneto al propra portalo

silentanta MondLibroTago
pri aĵo jam longe uzata
bezonata - nun konstruata
ne nur papere laŭ imago

libroj elektronikaj venas
al foiroj ankoraŭ lante
singardeme kaj variante
ĉar ĉiu novaĵo sin trenas

rilatoj inter eldonistoj
kaj aŭtoroj estas danĝeraj
pro malproporciaj rezistoj

mi eldonas mem interrete
kaj laŭ statistikoj sinceraj
milionoj legas konkrete


Zuriko, la 23-an de aprilo 2013









» Miaj iamaj libroj

» Aventurismo