Soneto apoganta kalmon

oni povas trovi silenton
en bone ŝirmita loĝejo
aŭ en preskaŭ ĉiu preĝejo
evitante kriegturmenton

fama venecia rumoro
apartenas al urba vivo
kaj kiel konstanta motivo
troviĝas ankaŭ en humoro

certe oni povas eviti
trobruegon nur tra persvado
dum longa sociedukado

polico scipovas eksciti
punmandata malpermesado
ŝajnas kato-musa ludado


Venecio, la 20-an de septembro 2016






» Venecio 2016


» Venecio