Soneto bienaleltena

esperantistaj asocioj
fariĝis izolitaj sektoj
apud mumiumaj objektoj
turniĝas halucinacioj

ĉu Esperanto en futuro
travivos en bibliotekoj
ĉar fiksiĝis kulturaj strekoj
en formo de literaturo?

estas fascina fenomeno
ke en esperanta portalo
ne hazarde sed kun subteno

miloj da homoj ĉiutage
serĉas specon de idealo
sente kaj ofte malimage


Venecio, la 1-an de novembro 2009

» San Michele - la venecia tombejo
» Wenecio
» Insulo de sankta Lazaro
» Interesa rusa ekspozicio
» Venecia kato
» Veneciaj tabuloj
» Vidindaĵo de la loĝeja fenestro