Soneto de dentkabineto

oni eltiris mian denton
saĝecan kiu diseriĝis
kaj pro tio mi nervoziĝis
sentante malsaĝan eventon

la dentkuracisto kontenton
montris per afableca rido
flegante min per dirdilido
dum mi havis pezan momenton

tiu dento saĝe nomiĝas
sen ĝi alvenas la demando
ĉu mi mian saĝon perdiĝas?

pri tio oni povas ŝerci
sed la vero laŭ dentkomando
emas realece ekzerci


Zuriko, la 29-an de oktobro 2016

» 2016-10-29

» Sonetcikloj