Soneto_de_iama_loko

Paĝo | 1 |


Soneto de iama loko

 

ni veturis al Le Vignole

por tagmanĝi kaj rememori

insulo nin volis ignori

CHIUSO – mi blasfemis pole

 

la domo numero unu Co

ĉirkaŭvolvita per verdaĵo

nia kvinjarfoja vidaĵo

incitis korojn pli ol tro

 

reveno per la sama ŝipo

kun la kazoj de pasinteco

laŭ bone uzebla principo

 

tra Venecio perpiede

al la loĝeja trankvileco

por skribi sonetojn koncede

 

Venecio, la 28-an de septembro 2012

Jan Stanisław Skorupski  

www.skorupski.com