Soneto demokratiuma

ankoraŭfoje mi konstatas
ke lingvo se estas neŭtrala
ĝi ne povas esti vitala
ĉar socioj riproĉojn flatas

nuntempa politika vivo
baziĝas sur akraj kontrastoj
en demokratiumaj kastoj
ofte je abisma deklivo

ĉu usonaj esperantistoj
agis por Joe Biden elekto
aŭ ili estis nur statistoj?

Esperanto horizontala
en ĝia tutmonda aspekto
ne devas esti nominala


Zuriko, la 21-an de januaro 2021

» Soneto pri komenca fino