Soneto denove kun kato

ĝis la dudek unua horo
kato dormas dolĉe en lito
vekiĝas urĝe sen hezito
kaj forlasas nin kun ignoro

kial kato sen adiaŭo
rapide forkuras al nokto
ĉu eble al Zweisimmen-vokto?
matene vekas nin miaŭo

kaj daŭras tiu miaŭado
finiĝas post matenmanĝado
tuj komencas denove dormi

oni devas nepre informi
ke kato estas vigla besto
ĉiutage ne nur dum festo


Zweisimmen, la 14-an de aŭgusto 2013


» Zweisimmen-Balkonio

» Zweisimmen-kato

» Zweisimmen




» Aventurismo