Soneto duonnacieca

duonsviso kaj duonpolo
estas fremda ambaŭnacie
akceptata internacie
kiel idolo por petolo

ne ĉiam povas farti bone
sed tamen agas sendepende
pro tio fartas sin transcende
kun modesteco malimpone

li ne rajtas havi influon
al vivo de du indiĝenoj
ili atendas nur kongruon

je tio li montras fortunon
solidarece pri ĉagrenoj
kritikas akre oportunon


Zuriko, la 30-an de septembro 2020