Soneto duope sekreta
unue ludis Penelopa
vigle en Teatro Tiĉino
poste en Bazelo princino
kun pruda vizaĝo duopa
inter tiuj diversaj scenoj
aperis multaj similaĵoj
gravas roloj ne teatraĵoj
valorecoj sed ne obscenoj
oni povas el opereto
fari filozofian verkon
laŭ la reĝisora sekreto
fajregon faras alumeto
kaj oni ne bezonas ĉerkon
por montri ke vivas Hamleto
Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 1-an de januaro 2010
» Sonetciklo pri diversecoj