Soneto elekta baneje

dum nia frivolo restada
en CERVO de Sovaĝa Domo
nin frapas psikoza sindromo
de konstanta pluvo - jen DADA

unu afero estas grava
ĉar en la hotela banloko
mi estas sola kaj sen moko
ekstera mondo restas lava

kiel longe mi povas bani?
certe ne dum la tuta tago
forta akvo emas min tani

respondo miksiĝas kun dubo
ĝis al la limo de imago
kovrita per senĉesa nubo


Sovaĝdomo - la hotelo CERVO, la 11-an de julio 2014




» Toggenburg




» Aventurismo