Soneto_flustras_pri_Veneto

Paĝo | 1 |


Soneto flustras pri Veneto

 

hieraŭ pluvis iomete

hodiaŭ venis varma suno

morgaŭ komenciĝos aŭtuno

sed delikate kaj diskrete

 

verdaj arboj flustras vegete

zumas Venecia Laguno

ke la ekologia puno

tuŝos naturpekulojn rete

 

grandaj ŝipoj navigas strete

manifestanta oportuno

postulas trankvilon konkrete

 

vero aperas interprete

iam mi veladis per skuno

nun per plumo ofte pamflete

 

Venecio, la 21-an de septembro 2012

Jan Stanisław Skorupski

 www.skorupski.com