Soneto foira de lido

certe la plej bona muziko
estas absoluta silento
saĝuloj revas pri l' evento
stultuloj dronas en laŭtkviko

vivaj kondiĉoj estas luksaj
malgraŭ tio l' vetero ĝenas
kaj malbona agordo venas
per velkantaj bukedoj buksaj

invado al foira Lido
dum nebulo gvidas al streso
oni demandas pri permeso

en Venecio laŭ la fido
homoj kaptas gambojn de Dio
kaj diablajn kornojn sen fio


Venecio, la 18-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj