Soneto gusta kaj malgusta

por Venecio rekomendo
estas la tuta Venecio
kiel senfina atrakcio
parte febla sed sen ofendo

pri valoraj okazintaĵoj
ofte mankas informacio
sed manĝo en restoracio
ne memoras pri bongustaĵoj

ion ja devas rekomendi
sur la insulo Le Vignole
manĝon memelekti kaj mendi

en la sola insulmanĝejo
oni povas farti frivole
kaj ĝojon porti al loĝejo


Venecio, la 3-an de septembro 2016






» Venecio 2016


» Venecio