Soneto inter du fiaskoj

en Venecio mi parolis
itale kun la prezidanto
de loka Klubo Esperanto
ĉar esperante li ne volis

kontakto kun esperantistoj
en Marsejlo vane fiaskis
antaŭ ol ĝi entute naskis
malgraŭ espero de verkistoj

similajn ekzemplojn mi konas
je multaj partoj de Eŭropo
al mi la kazo ne imponas

mi legas pri grandaj sukcesoj
portataj supren al la topo
ĉu ne estas falsaj impresoj?


Zuriko, 12.12.12 12'12

Marsejlo 2013 - KULTURA ĈEFURBO DE EŬROPO