Soneto je Mortinta Festo

en Mortinta Festo mi savis
unu animon kiu volis
flugi al kosmo sed ne povis
ĉar laŭ viva leĝo malpravis

ĉeokaze mi defendiĝas
policistoj havas demandojn
mi tute ne ŝatas komandojn
pro l' afero mi atestiĝas

irante de legomfoiro
mi ekvidis desperulinon
kaj provis ŝin savi per miro

poste mi vokis policistojn
kiuj montris sian rutinon
mi dankas du bravajn savistojn


Zuriko, la 2-an de novembro 2012




» Despero





» Sonetciklo ligita kaze