Soneto je dada mortada

mortis nuntempa dadaisto
lin konis l' tuta loĝantaro
de Zuriko pro lia staro
kiel kondutrara frizisto

mi mem prizorgas miajn harojn
sed reciproka bondeziro
ligis ĉiam ridon kun diro
por fari inter ni komparojn

ĉiutage jam frumatene
li trinkis sur l' korto bieron
sendante ridetojn serene

lia salono estis dada
kiam li forlasis la teron
ekfloris memoro sporada


Zuriko, la 29-an de januaro 2014


» Tagtage



» Frankie




» Aventurismo