Soneto je fulga kameno

nur blanka vintro estas bela
dum malpuraĵojn kovras neĝo
kaj ĉie regas frosta reĝo
la mondo fariĝas fabela

malgraŭ tiu sorĉa etoso
vetero ne estas ŝatata
ĉiutageco turmentata
ofte algvidas al kaoso

tamen restas tempo por miro
en kiu surprize alvenas
pri milda printempo sopiro

oni devas vintron indulgi
malvarmigadon ne eltenas
kameno kiu emas fulgi

Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 9-an de januaro 2010




» Sonetciklo pri diversecoj