Soneto je futbalmajstreco

en Brazilio multaj homoj
protestas kontraŭ futbaliĝo
je malo de sociprestiĝo
profitas kapitalfantomoj

mi solidariĝas kun tiuj
kiuj havas vivajn problemojn
kaj volas likvidi dilemojn
de socialrajtoj por ĉiuj

lastatempe sporto fariĝis
korupta fonto por krimuloj
olimpikideo perdiĝis

futbalspekto ordinariĝis
benkojn okupas diboĉuloj
policaj kostoj grandegiĝis


Zuriko, la 15-an de junio 2014

» Tagtage kun la subtenata de mi sporto

» Sonetcikloj