Soneto je juda sabato

la kafejo nomiĝas DODO
komence a fine survoje
de aŭ al la hejmo multfoje
kun Dodo babili laŭ modo

oblikve sur alia flanko
de kanalo troviĝas Ghetto
kiel memoro pri vendetto
je grava historia manko

por viroj la juda sabato
estas rituale amuza
sed por virinoj tre obtuza

kiel en multaj religioj
decidas ideologioj
pri la vira prioritato


Venecio, la 10-an de septembro 2016



» Campo de Gheto Novo


» DODO


» Venecio