Soneto je senvorta ago

fotografio sen informo
nur kun loka dato de kreo
estas mia ĝusta ideo
ligita kun praktika normo

hodiaŭa Barbara Tago
virina nomo sen barbaroj
memore antaŭ kelkaj jaroj
ekestis fotita imago

eĉ se mi restas en Zuriko
kaj ne vidas nun Venecion
mi revas pri fota efiko

verŝajne fotoj por aliaj
rememorigas Helvetion
duflanke ŝajnas nostalgioj


Venecio, la 4-an de decembro 2018

» Illuminazioni di Venezia Dicembre