Soneto kiel eta sono

venas denove al memoro
la forgesitaj melodioj
mi kantis ilin sur podioj
de la teatroj kun fervoro

soneto ree eta sono
la plej malfacila rimformo
pro la difinita kvantnormo
estas mia nuna kanzono

mi verkas sonetan muzikon
surbaze de iamaj kantoj
tio ofte faras implikon

pro l' tasko ke mi improvizas
depende de ritmvariantoj
kaj l' efekto eĉ min surprizas


Zuriko, la 12-an de januaro 2021

» Soneto entute unua