Soneto kun Urban Federer

patro Koch en l' klostra preĝejo
postvespre koncertis orgene
vigle bravure kaj solene
eĉ tremis baroka sanktejo

Altaron de Nigra Madono
flegis ŝajne konata homo
mi demandis lin pri la nomo
jes! tiel ekestis rekono

l' filo de l' amiko - raraĵo
patro Urban estas monako
en mia rondo unikaĵo

li gvidis poste procesion
pilgriman - lia serva fako
elvokis en mi emocion


Einsiedeln, la 20-an de julio 2010

» Soneto je anĝela festo
» Sonet o aniele w Einsiedeln
» Sonetoj kun la patro de Urban
» Sonety z ojcem Urbana
» Einsiedeln
» Pentakosto en Einsiedeln
» Welttheater Einsiedeln
» Sonetciklo tempe frivola