Soneto_kun_abelejmastro

Paĝo | 1 |


 

Soneto kun abelejmastro

 

sur Zattere daŭras foiro

kun ekologiaj produktoj

por sanaj homoj sanaj fruktoj

por malsanaj restas suspiro

 

mi aĉetis baren-mielon

klare – mielon de bareno

kiu estas mara tereno

posedanta landan ĝemelon

 

abelejmastro Ferdinando

parolas kun siaj abeloj

pri ekologia marĉando

 

li nun estas abela bejo

por ni lumas la samaj steloj

mi naskiĝis en abelejo

 

Venecio, la 20-an de septembro 2012

Jan Stanisław Skorupski 

www.skorupski.com