Soneto_kun_arkitekturo

Paĝo | 1 |


 

Soneto kun arkitekturo

 

la nuntempa arkitekturo

posedas komunajn tendencojn

provantajn veki konsekvencojn

por bela mondo sen teruro

 

sed ĉu volo de arkitektoj

povas trairi al realo?

aliaj decidas pri malo

kaj tuj falas taŭgaj projektoj

 

pri ekologiaj avertoj

sur diversaj ekspozicioj

ekinteresiĝas ekspertoj

 

publiko estas interesa

ema al fakaj instrukcioj

rezulto okazas progresa

 

Venecio, la 2-an de oktobro 2012

Jan Stanisław Skorupski 

www.skorupski.com