Soneto kun botita kato

en dormo bekis min papago
frumatene aperis luno
transdonante rolon al suno
kaj tiel komenciĝis tago

Barbara post kelkaj minutoj
revenis de matenpromeno
vento bora fariĝis ĝeno
je tio ekestis disputoj

ŝi aĉetis kelkajn gazetojn
maldekstreflankajn kompreneble
botita kato faris netojn

pri sia bonreputacio
kato Silvjo miaŭis feble
velkis lia deklaracio


Venecio, la 22-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj