Soneto kun cinama vino

mi estas antirojalisto
sed Tri Reĝojn mi ege ŝatas
ĉar ili kun bono rilatas
tion pruvis jam bebo Kristo

por regato de sorĉistinoj
ni venis du horojn malfrue
sed poste ne estis enue
dum koncerto de kapucinoj

en Frari-preĝejo kripeto
ĉiujare agas multspece
laike kaj ne nur sanktece

provokis nin vidi vinejon
poste ni atingis loĝejon
kiel ĉiam per vaporetto


Venecio, la 6an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj