Soneto kun danko por klikoj

en pola parlamento sejmo
naskiĝis esperanta rondo
ĉar kiel vokas tiu fondo
Pollando restas lingva hejmo

antaŭ dudek du jaroj venis
sur plac' Sankta Marko ideo
por longa sonetada kreo
kiu biografion ĝenis

laŭ interreta statistiko
vizitis min per simpla kliko
multaj milionoj d' legantoj

ĉu hazarde aŭ ĉu intence
mi ne scias - tamen potence
koran dankon por internaŭtoj


Venecio, la 31-an de decembro 2016



» Sandolo





» Venecio