|
Soneto kun fluga Befano unuafoje en la urbo mi vidis bovinon sur strato bovino ne estas ja kato ekestis surpriza perturbo tuj poste amaso da mevoj alflugis al bordo rivera unu birdo estis kolera verŝajne pro impostaj devoj ĉiutage nia ĵetkubo montras kion ni devas pagi al befana ŝtrumpo sen dubo ĝis nun sufiĉas ĉiujare por imposto - provu imagi ke tiu ludo agas ŝpare Zuriko, la 2-an de decembro 2010 » Nia Befana - vidu la lastan foton » Sonetciklo tempe frivola |
|
©2010 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |