Soneto kun fritela temo

mi alvenas al Venecio
intence por manĝi fritelojn
havante ankaŭ kromajn celojn
kiuj mankas en Helvetio

mi estas polo - oni scias
poleco estas identeco
mentala por ĉiutageco
pro tio mi ne emocias

kiam venas iu problemo
mi disvolvas ĝin per la pola
ekzemple la fritela temo

fritkuko ne eldonas veron
ĝuste la fritelo petola
precizigas gustan misteron


Venecio, la 26-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj