Soneto kun gesandolistoj

apude de Ghetto Nuovo
veturigas homojn sandoloj
sed ne pli konataj gondoloj
samvigle kun la sama povo

remas unu sandolistino
kun du sandolistoj - la polo
Kuba kun denaska petolo
kaj krome unu sen destino

Chiara kun supera eduko
svingas per remilo kun ĉarmo
forta estas ŝia konduko

inter veneciaj rilatoj
sur sandolo ne ĝenas svarmo
de multaj aliaj boatoj


Venecio, la 27-an de septembro 2016



» Sandolo





» Venecio