Soneto kun gusta malgusto

vortoj "due alla ricotta
e due allo zabaione"

multfoje ripetitaj sone -
la moro fariĝis komplota

Nobel-premia kandidato
Fabrizio Tamburini prenas
mil tricent eŭrojn kaj eltenas
vivi dum la tuta monato

kompare iu Berlusconi
ricevas la saman salajron
por unu horo ("...ne admoni!")

Lino Tagliapietra montras
propran artistan glasan fajron
kiu mildan etoson portas


Venecio, la 20-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj