Soneto kun interjekcio

al Legantinoj kaj Legantoj
mi krias ke mi ilin amas
kaj per dankaj vortoj ornamas
sed sen respondoj al vokantoj

konkrete - ne sendu demandojn
ĉar mi ne plu povas respondi
mia scio nun emas fondi
erarojn kaj insultajn skandojn

mi eĉ ne volas sin ekskuzi
ĉar ĉio estas evidenta
nur pardonpetan formon uzi

por si mem kaŝi emocion
kiu restas reale senta
por Vi koran interjekcion


Zuriko, la 23-an de aprilo 2013









» Miaj iamaj libroj

» Aventurismo