Soneto kun italaj fatoj

kiam mi tra l' mondo navigis
ne zorgante pri idealoj
sed nur pri vivtenaj detaloj
min nenio tiam intrigis

nun mi vojaĝas aliforme
restante longe en la lokoj
kiujn mi pruvis ne sen mokoj
trapasante la tempon norme

mi legas italajn gazetojn
pripensante ĉu estas ebla
ĝui Berlusconi-obĵetojn

similaĵoj okazas ĉie
kie popolo restas febla
ŝanĝoj venas revolucie


Venecio, la 16-an de septembro 2013






» Ekologia manifestacio en Venecio




» Venecio