Soneto kun kelkaj demandoj

ĉu surprizo? vu elreviĝo?
mi telefonis al la homo
(nun ne plu gravas lia nomo)
al "Presidente" kun prestiĝo

al la prezidanto mi diris
esperante kaj li itale
respondis pri ĉio detale
je tiu evento mi miris

ĉefo de l' esperanta grupo
esperantan lingvon ne konas
en sia konstanta okupo

ĉu tiel aspektas movado?
Esperanto nebule dronas
kaj mortas en propra degrado


Venecio, la 19-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj