Soneto kun lagunmonado

mi ĉiam sentis mian kreon
sed ĝi malaperis senspure
ĉar gravaĵo agis future
trovante la novan ideon

iamaĵo fariĝis vana
nenio restis ĉio flugis
dum mi freŝan terenon plugis
kiu tuj okazis rikana

la bona stato de spirito
odoris ideologie
sed mi ne fariĝis dungito

nun mi aŭdas kolombumadon
sentante etoson varie
Laguno oferas monadon


Venecio, la 5an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj