Soneto kun leona kiso

kelkfoje sur placo San Marco
leono pritraktis ŝin boje
ĉiam hazarde ĉar survoje
sed kun speciala rimarko

Barbara kisis la leonon
kaj la ĉiujara kisado
fariĝis nepra aktivado
por akiri novjaran bonon

iam ekestis je inspiro
por ĉiutaga sonetado
ĝis nun funkcias kiel miro

en Venecio mi klopodas
pri legado kaj pri skribado
leona muzelo ne rodas


Venecio, la 3an de januaro 2011
» Venecio 2011
Ni loĝas denove en Venecio - sen komputilo, sen televidilo, sen telefono, sed kun libroj kaj fotoaparatoj

» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj