Soneto kun luaj ofertoj

Jakobo Vinĉenco Roberto
Franko kaj Paŭlo kun Fatuo
ĉiu estas individuo
sendepende de luoferto

Roberto estas orgenisto
en Baziliko Sankta Marko
nominita de patriarko
ludas kun korusa asisto

certe okazas malagrable
diri "NE!" por afablaj homoj
ili ofendiĝos probable?

sed bedaŭrinde ni bezonas
nur unu loĝejon sen domoj
kiujn ili al ni proponas


Venecio, la 5-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj