Soneto kun lunda babilo

dimanĉe vespere ĉe DODO
okazis kanzonaj koncertoj
laŭ diversaj italaj lertoj
eĉ Dodo mem kantis je nodo

lunde oni povas babili
pri tiu aŭ alia kanto
kaj pri kanzonista galanto
manĝante "rösti" - ne oscili

pro la svisa specialaĵo
en Italio kun terpomoj
bolfrititaj en porkflankaĵo

sed gastoj ne ĉiam akceptas
manĝaĵojn kun viandaromoj
gevegetaranoj esceptas


Venecio, la 26-an de septembro 2016



» DODO





» Venecio