Soneto kun malmodesteco

mi kapablas skribi kvalite
kaj tio estas avantaĝo
mia malmodesta vizaĝo
ĝojas pro tio intermite

dulingve mi povus mastriĝi
en la pola kaj Esperanto
kun pluraj kiel ignoranto
certe mi povas tuj perdiĝi

nur aĉeti panon kaj vinon
scipovas mia kruda cerbo
per kelkaj vortoj laŭ proverbo

mi admiras mian edzinon
ŝi multlingve diskutas vigle
dum mi nur povas jesi sigle


Venecio, la 20-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj