Soneto kun polaj absurdoj

Solidarność - Solidareco
mi portis la signon pro ago
kontraŭ la absurda imago
pri premo anstataŭ frateco

nun la samnoma sindikato
subtenas PiSujan reĝimon
trapasante sindikatlimon
per la politikaĉa bato

amaso kiu ĝin subtenas
kiel antaŭe ne komprenas
de kiu absurdo ĝi venas

pli frue aŭ pli poste - ĉiam
socio certe ne eltenas
kruelon venkantan neniam


Zuriko, la 29-an de januaro 2018

» Miaj polaj eventoj
» POSTTEMPE sonetnovemo