Soneto kun ripetmotivoj

semajno pasis - estas mardo
folklora foiro en Lido
veturi! - jen nia decido
por aĉeto kaj por rigardo

kristnaska periodo daŭras
ĝis la dua de februaro
do de altaro al altaro
por admiri kripojn ni kaŭras

mi aĉetis komfortan sakon
por mia fotoaparato
kaj ion por savi stomakon

sonetaj temoj ripetiĝas
sed restas idilia stato
ĉar Venecio nun prestiĝas


Venecio, la 11-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj